sabato 19 dicembre 2015

TeknoCiak® Utila kaj Emocia Paciganto



       
EN ESPERANTO - LA INTERNACIA LINGVO
TeknoCiak® Utila kaj Emocia Paciganto

TeknoCiak® DEADMONILO kontraŭ la molestaj bruoj en kunposeda konstruaĵo, venantaj de supre, de sube aŭ de flanke
La uzo de sona kontraŭĝena deadmonilo TeknoCiak estas patentita originala kaj moderna teknika solvo de la angora, nesolvita problemo pri molestaj bruoj, kiu turmentas dekmilojn da familioj vivantaj en kunposedaj konstruaĵoj. Fakte, la noktaj kaj tagaj molestaj bruoj estas kaŭzo de malbonfartoj, damaĝas psikofizikan sanon kaj malplibonigas la vivkvaliton, malebligante la nepre necesan noktan ripozon kaj do ankaŭ la civilajn rilatojn en kunposedaj konstruaĵoj.

      CELO DE LA DEADMONILO TeknoCiak®           
1° Fari tipan kaj subitan bruon sub la planko de la ĝenantoj, aŭ kontraŭ la vando el kiu venas ilia bruo.
2° Ne damaĝi propran plafonon aŭ vandon, kiel okazas kiam oni uzas balailtenilon.
3° Esti ĉiam preta tuj kiam la ĝenantoj bruas.
4° Ne necesi elektran energion
5° Ne necesi helpon de administranto, advokatoj, pacperantoj, policistoj, tribunaloj, ktp.
6° Ne necesi dormigilojn aŭ orelŝtopilojn por ne aŭdi la bruojn de najbaroj.
7° Sendi plurfoje signalojn per TeknoCiak restante komforte kaj sekure en via loĝejo.

              KONSILOJ PRI UZO
A -  Informu almenaŭ unufoje la najbarojn ke ili ofte ĝenas vin.
B – Kiam ili ĝenos vin, frapu TeknoCiak-on dum
10-15 sekundoj sur la vando el kiu venas la bruo, tiel: ….-….-….-..-..-..- ….-….-.-.-…-….
(la punktoj estas frapoj, la streketoj estas paŭzoj).
La ĝenantoj komprenos ke tio estas signalo.
TeknoCiak produktas tipan specialan signalon.
C – Se la ĝenantoj  reagos per pluaj bruoj, ne reagu vi ankaŭ, almenaŭ dum unu horo.
D – Se vi ilin renkontos, salutu ilin, ne estu agresemaj.
E – Ili ne povos akuzi vin krei bruojn, ĉar viaj estas nur signaloj, kiuj daŭros mallonge, kaj estos senditaj  dum iliaj bruoj.
F - Prudentaj ĝenantoj ŝanĝos sian konduton en malmulte da tagoj, aliaj post kelke da semajnoj aŭ maksimume da monatoj, sed fine vi atingos la deziratan rezulton, certe pli rapide kaj multe malplikoste ol per transloĝiĝo aŭ leĝa disputo.   

Cxiu TeknoCiak estas pakata en ĝia skatolo.
Antaŭ ol uzi TeknoCiak-on, la stangojn, 130 cm cirkaŭ  longaj, oni devas bone sxrauxbi en la TeknoCiak.
Nur tiel oni povos atingi la fortajn signalojn por la ĝenantoj.
Ambaŭ la stangojn la produktanto povas liveri, sed la stangon por TeknoCiak AD oni povas aĉeti ankaŭ en butikoj por domaj iloj.

                    ---------------------------
La Povendistoj kaj Detalvendistoj povos kontakti  por la aĉetado  de la aparato aŭ de la licenco     
              TeknoCiak@gmail.com



                                 


 TCK LO-ESP-LO           

Nessun commento:

Posta un commento